Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sxipveturadon_konis_homo

Ŝipveturadon konis homo

Teksto

Ŝipveturadon konis hom’,
videvidevitbumbum,
Kolumbo estas lia nom';
videvidevitbumbum.
Lin peze premis zorgoj, ĉar
li serĉis landon en la mar'.
Gloria, viktoria, videvidevit-juhajrasa
Gloria, viktoria, videvidevit-bumbum.

Trinkante kafon en maten',
“Ho dank' al Di'!”li kriis,“Jen
subite per unua tram'
hispana reĝ’ alvenas jam.”

“Kolumbo, ja de kelka jar'
vin ofte gloris fama far’!
Nur unu gloro mankas pli:
Eltrovu Amerikon vi!”

Ekiris li je l’ sama hor'
Kaj multajn tagojn velis for.
Sed iam “Lando!” vokas li,
“Konata ŝajnas ĉio ĉi!”

Sur land' popolon vidis li,
kaj diris: “Bonan tagon, vi!
Ĉi-tie Amerik' sen dub'.”
“Ho jes”, respondis tuta grup'.

Kaj ĉiuj kriis nun en tim':
“Jen tamen li eltrovis nin!”
Ilia ĉef: “Sinjoro ho,
vi estas ja Kolumbo do!”

sxipveturadon_konis_homo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)