Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tago_de_la_venko

Tago de la Venko

MuzikoDavid Tuhmanov
Esperanta tekstoPavel MOĴAJEV
Esperanta plenumoPavel MOĴAJEV
Originala plenumoLev Leŝenko
Originala tekstoVladimir Ĥaritonov

Informoj pri la kanto ĉe WP.

Teksto

Kiel foris tiu glora Venko-tag'
Kiam fajro estingiĝis en bivak'

Multaj verstoj bruligitaj kaj en polv'
Strebis ni al venk' per tuta nia pov'

Refreno:

Tag' de tiu Venko kun la pulv'odor'
Estas festo, ĉiam inda je memor'
Estas ĝojo, inda je sincera plor'
Venkotago!
Venkotago!
Venkotago!

Tage-nokte, ĉe fornegoj, sen feri'
Laboregis kaj vigilis la patri'

Tage-nokte ni batalis kontraŭ mort'
Strebis ni al venk' per tuta nia fort'

Refreno

Kara panjo, multajn prenis mort-ripoz'
Kaj por multaj ne plu falos brila ros'

Duonmondon marŝis ni de l' hejmo for
Strebis ni al venk' per tuta nia kor'

Refreno

Eksteraj ligoj

tago_de_la_venko.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)