Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tago_de_la_venko

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Tago de la Venko

MuzikoDavid Tuhmanov
Esperanta tekstoPavel MOĴAJEV
Esperanta plenumoPavel MOĴAJEV
Originala plenumoLev Leŝenko
Originala tekstoVladimir Ĥaritonov

Informoj pri la kanto ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Venkotago_(kanto)

Teksto

Kiel foris tiu glora Venko-tag'
Kiam fajro estingiĝis en bivak'

Multaj verstoj bruligitaj kaj en polv'
Strebis ni al venk' per tuta nia pov'

Refreno:

Tag' de tiu Venko kun la pulv'odor'
Estas festo, ĉiam inda je memor'
Estas ĝojo, inda je sincera plor'
Venkotago!
Venkotago!
Venkotago!

Tage-nokte, ĉe fornegoj, sen feri'
Laboregis kaj vigilis la patri'

Tage-nokte ni batalis kontraŭ mort'
Strebis ni al venk' per tuta nia fort'

Refreno:

Kara panjo, multajn prenis mort-ripoz'
Kaj por multaj ne plu falos brila ros'

Duonmondon marŝis ni de l' hejmo for
Strebis ni al venk' per tuta nia kor'

Refreno:

Eksteraj ligoj

tago_de_la_venko.1560934761.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)