Uzantaj iloj

Retejaj iloj


telefono

Telefono

Teksto de Boris Kolker, kantas Jxomart Amzeev.
La kanton unuafoje prezentis en koncerto esperantistoj de Ufa en SEJT en la jaro 1974 ĉe Volgo apud la urbo Ŝuja (Ivanova regiono).

Teksto

Hm D C#m F#7
Mi vekiĝas pro akra son',
Hm D C#m F#7
Tintas en la nokt' telefon',
H E Em Hm
Telefon' ekstazas kio do okazas,
Hm D C#m F#7
Kial ĝi tintadas: din-din-don?

Em Hm
Milda voĉo diras: “Pardon!”
Em Hm
Mi kontaktas vin sen rezon'
Em
Simple mi enuas,
D
Do, mi rendevuas
C#m F#
Kun vi pere de telefon'.

Al la nekonata person'
Mi respondas kun la admon'
La mateno venas kaj mi ne komprenas,
Kial mi insistas pri admon'.

Se al mi okazas malbon',
Tuj mi iras al telefon'
Sonas voĉo kara
Sonas voĉo klara
Tristi ne plu estas bezon'. (2 foje)
telefono.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)