Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tempopado



Tempopado

Emblema kanto de tiu hispana grupo, el Valadolido, kies muziko estas influita de la kelt-muziko.

Teksto

D A Bm G
Foje alvenas tempo kiam mi ekmaljuniĝas
D A Bm G
Sen sulkoj sur la frunto sed sen emo vivi plu
D A Bm G
Dum promeno tra la stratoj ĉio grizas en malbunt'
D A G A D
mi min sentas for de l' amo, sen deziro, sen plezur'.

Mi vekiĝas ĉiun nokton kun malĝojo en la koro
sekvas la melankolio, kiu neniigas volon,
freneziga senespero gvidas min al alkohol',
la stelaro kaj la luno ne plu brilas en la nokt'.

Serĉis mi tra la dezertoj en la lando de l' dolor'
sed ne trovis eĉ respondon, nur la vanon de l' esplor'
Mi vekriis al montaro de la propra malesper'
sed ricevis nur la eĥon kaj la voĉon de l' silent'.

Foje alvenas tempo kiam mi ekmaljuniĝas
Sen sulkoj sur la frunto sed sen emo vivi plu
Dum promeno tra la stratoj ĉio grizas en malbunt'
mi min sentas for de l' amo, sen deziro, sen plezur'.

Eksteraj ligoj

  • Originala titolo, La senda del tiempo. La ligilo montras la originalan tekston.
  • Videofilmo kie la bando ludas koncerte la kanton. La ĉi-supra e-traduko aperas en la subteksto. Atentu la verdan stelon sur la ĉemizo de la kantisto!.
tempopado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)