Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tie_cxi_mi_vin_lauxdas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Tie cxi mi vin lauxdas (Here I am to worship)

Originalaj teksto kaj muzikoTim HUGHES
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoneniu
Tipotraduko / adapto
Originala plenumoHillsong

Teksto

Lum' de la mondo
Mallumen vi venis
Igis min vidi refoje

Belo, kiu igis
Ĉi koron vin ami
Rev' pri iu viv'
Apud vi

Tie ĉi mi vin laŭdas
Tie ĉi mi min klinas
Tie ĉi mi veneras
Vin mian Dion


Vin perfektan amon
Vin fidindan patron,
Vin tute mirindan
Koron mian

Reĝ' de ĉiu tag'
Tiel alte reganta
Plena de glor'
En la ĉiel'

Vi kreis la teron
Kaj iam tien venis
Iĝis malriĉa
Por ni

Tie ĉi mi vin laŭdas
Tie ĉi mi min klinas
Tie ĉi mi veneras
Vin mian Dion


Vin perfektan amon
Vin fidindan patron,
Vin tute mirindan
Koron mian

Neniam konos mi
Kiom kostis al vi
Mian pekon vidi
Sur tiu via kruc'

Voku la nomon de Di'
Jen la voj'

tie_cxi_mi_vin_lauxdas.1496731436.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)