Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tiel_estas_kara

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



Tiel estas, kara

TekstoIván SZENES
MuzikoGyörgy ALDOBOLYI NAGY

Hungara popkanto, tradukita kaj prezentita okaze de la 1-a Esperanta Popkanto-Festivalo en 1967 en Budapeŝto.
Origina titolo: “Bizony így van ez, szívem”. Origina kantisto: …

Teksto

Tiel estas, kara, en fin' de aŭgusto,
tiu suna varmo ja estas trezor',
pri la tagoj en somero revas la brusto,
sed en ĝarden' jam blovas venta furor'.

Tiel estas, kara, jen ĉirkaŭ septembro,
nun en la okuloj jen brilas ĉel',
sed per mornaj nuboj venas al mi tenebro,
ili heroldas pason de l' somer'.

Jen, la belec' nia restas por ciaa,
ĉar vivas ĝi en la kor',
sur viaj lipoj sun' ludas gaje jam,
kiel printemp' estas ĝi trezor'.

Tiel estas, kara, jen, steloj nun falas,
kaj la bril' de nia amo perdas el hel',
sed la grandajn amojn ne la vortoj ja faras,
kaj nun niam amon regas sincer'.
Scias mi, grandajn amojn ne la vortoj ja faras,
kaj nun nian amon regas sincer', sincer', sincer', nure sincer'!

tiel_estas_kara.1204144580.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)