Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tiel_iras_viv

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Tiel iras viv'

MuzikoKuboF
Esperanta tekstoKuboF
Esperanta plenumoVE!

Teksto

De unua rigard’ mi ŝatis vin
sed estis vi tro juna kaj timis min
Finiĝis la rilat’ kiel teda film’
Ankaŭ tiel foje iras viv’

Post kelka tempo venis dua ŝanc’
sed komprenis mi, mi estas de dua rang’
Estas vi libera, mi volas vin
Ankaŭ tiel foje iras viv’

Aferoj bonis, sed nun kio?
Havis mi ĉion, nun nenio.
Kion mi faraĉis? Kie estas vi?
Ankaŭ tiel foje iras viv’

Sola en vivo, sola en mond’
Kie nun estas amika rond’?
Nur en futuro estas la fin’
Ankaŭ tiel foje iras viv’

tiel_iras_viv.1439930378.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)