Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tiel_la_mondo_iras

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Tiel la mondo iras

Teksto kaj muzikoJulián Hernández Angulo

Teksto

Refreno:

Tiel la mondo iras, tiel la mondo iras,
tiel la mondo iras, tiel la mondo…
Tiel la mondo iras, tiel la mondo iras,
tiel la mondo iras, tiel la mond'

Lundo, merkredo, sabato,
mardo, ĵaŭdo kaj dimanĉo.
Jen milito, jen la paco,
jen infano kun malsato.
La misiloj preskaŭ falas,
la kolomboj malkonsentas.
Estas tiel, estas tiel…

Jen virino, kiu ne sidas,
ĉar laboro ĉiam estas.
Kaj la patro, kiu ne alvenas,
ĉar la poŝ' estas malplena.
Tiom da manoj, kiuj konstruas
kaj l' aliaj, kiuj detruas.
Estas tiel, estas tiel…

Refreno:

Tiel la mondo iras, tiel la mondo iras,
tiel la mondo iras, tiel la mondo…
Tiel la mondo iras, tiel la mondo iras,
tiel la mondo iras, tiel la mond'

Dek ses horoj, kiuj sonoras,
kaj ok horoj, kiuj silentas.
Multaj homoj, kiuj rapidas,
jam alia tago venas.
Ni profiu la momenton,
ĉar la vivo ne atendas.
Estas tiel, estas tiel…

Lundo, merkredo, sabato,
mardo, ĵaŭdo kaj dimanĉo.
Jen milito, jen la paco,
jen infano kun malsato.
La misiloj preskaŭ falas,
la kolomboj malkonsentas.
Estas tiel, estas tiel…

Refreno:

Tiel la mondo iras, tiel la mondo iras,
tiel la mondo iras, tiel la mondo…
Tiel la mondo iras, tiel la mondo iras,
tiel la mondo iras, tiel la mondo…

iras por mi, iras por vi,
iras por ŝi, iras por li.
Tiel la mondo…
iras por mi, iras por vi
iras por ŝi, iras por li.
Tiel la mondo…

Feliĉon por vi! Feliĉon por mi!
Feliĉon por ĝi! Feliĉon por ni!
Tiel la mondo iras. Tiel la mondo iras.
Momenton por vi! Momenton por mi!
Momenton por ĝi! Momenton por ni!
Tiel la mondo iras. Tiel la mondo iras.

Fina refreno:

Tiel la mondo iras, tiel la mondo iras,
tiel la mondo iras, tiel la mondo…
Tiel la mondo iras, tiel la mondo iras,
tiel la mondo iras, tiel la mondo… iras.
tiel_la_mondo_iras.1569244146.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)