Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tintilo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Tintilo

Muzikousona kanto
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloJingle bell
MIDItintilo.mid

Teksto

Falas neĝflokar’
kun la ĉevalpar’
flugos ni per sled’
tra la blanka bed’,
Sonas la tintil’
super neĝa bril’,
fulme glitos ni,
kaptas nin neni’.

Refreno:

Sonorad’ de tintil’
sonu tra la vent’,
ŝutu sin la neg’stelar’
el la firmament’,
gaje ekfajfos vip’,
sledo kiel sag’
glitveturos kun tintad’
dum la tuta tag’.

En tropika sfer’
foras neĝa bel’,
mankas vintra ĉarm’,
kie regas varm’;
estas tie mor’
ke dum vintra hor’
glasoj kun la vin’
tinte frapas sin.

Refreno

tintilo.1285508028.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)