Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tiu_brakumo_unika

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Tiu brakumo unika (Un abbraccio unico)

MuzikoRON
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Esperanta plenumoLucio AVITABILE
Tipotraduko
Originala plenumoRON
Originala tekstoRON

Kanto verkita kaj kantita de la itala artisto RON ĉe la festivalo de Sanremo en februaro 2014.

Teksto

Vi kredu, ke nenio por ĉiam restas sama.
Ni trovos ja la vojon por eliri.
Ni vidos antaŭ ni alian situacion,
tio certas, tio normalas.
Neklarigeblas tamen nia em' vojaĝi.
la nebremsebla homa em' vagadi,
tiu serĉo de persono, kiu fariĝu celo
de nia bezono de amo… de amo.

De tiu brakumo unika,
ja nepriskribebla,
tiu rigard' mistera,
en kiu estas tiom da parolo.

Bezono tre natura estas enamiĝo,
ja ofte eĉ kun tiom da kunpuŝiĝo,
pro tio, ke stultmaniere ĉio komplika aperas,
nesimpla la amo.

Tiu brakumo unika,
ja nepriskribebla,
tiu rigard' mistera,
en kiu estas tiom da parolo.
Longa nokto, helpu min,
komprenigu al mi,
ĉi nehaltigeblan
bezonon de amo en mia kor'.

Ho ho ho…

Longa nokto, helpu min,
komprenigu al mi,
ĉi nehaltigeblan
bezonon de amo…

Neklarigeblas tamen nia em' vojaĝi.
la nebremsebla homa em' vagadi, vagadi, vagadi,
pro tio, ke stultmaniere ĉio komplika aperas,
nesimpla la amo.

Eksteraj ligoj

tiu_brakumo_unika.1397938541.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)