Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | Kálmán KALOCSAY |
---|
Tra la stratoj, tra la stratoj
Marŝas, marŝas la soldatoj
Deksesjara juna brunulino
Iras ĉe l' regimentfino.
Kapitan' ŝin alparolas:
— Junulin', vi kien volas…
— Kian tion scii vi deziras,
La amaton mi postiras.
— Haltu, haltu, vidu nun ni
Ĉu vi povas veni kun ni
Ĉu pasporto estas laŭregula
Knabineto noktokula.
— Kapitano, aŭdu vorton,
Ne postulu la pasporton.
Ĉar pasporto mia, ho sinjoro,
Estas am' en mia koro.