Uzantaj iloj

Retejaj iloj


trans_cxielarko

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Trans ĉielarko

MuzikoARLENO Haraldo
Esperanta tekstoPEJNO Simono
Tipotraduko
Originala plenumoJudy GARLAND
Originala tekstoHARBURGO E. Y.

La kanto de Doroteo el la filmo La sorĉisto de Oz.

Teksto

Ie - trans ĉielarko
super ni,
ŝvebas land' onidira
laŭ iu poezi'.

Ie - trans ĉielarko
kisas sun',
revoj iam riskitaj
iĝas por ni plenum'.

Al stelo iam preĝos mi
kaj noktaj nuboj tage tuj
disiĝos,
ĉagrenoj suĉbombonos for,
jen super firstoj mia sor',
nu tion vi vidos.

Ie - trans ĉielarko
cerule'
flugas arkon ĉielen,
ve, kial mi, mi ne?

Eksteraj ligoj

trans_cxielarko.1490844812.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)