Uzantaj iloj

Retejaj iloj


traub_maturigas_soso_fleksigas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Traŭb’ maturiĝas, ŝoso fleksiĝas…

Originala titoloÉrik a szőlő, hajlik a vessző…
MuzikoHungara popolkanto
TradukisAntono SAMAK
MIDIerik_a_szolo.mid

Teksto

Traŭb’ maturiĝas,
vergoj fleksiĝas,
krispas la foliar’.
Du povraj fraŭloj
irus por plugi,
sen paner’ en la sak’!

En la pansako
estas ja cepo,
sola nur amaraĵ’.
Al servutulo,
al la povrulo
dum vesper’ – la manĝaĵ’!

Ĉaro jam bruas,
Janĉjo pridumas:
venis por mi la hor’.
Hej, panjo, kara,
vartanjo ama,
oni min portas for!

Lito sur ĉaro,
kesto sur ĉaro,
sidas jen sure mi.
Ho, kara panjo,
ama vartanjo,
sola jam iĝos vi!

Ruzas la mastro:
Anstataŭ faroj
al virin’ gapas li.
Ruzas la gastoj:
oftas verŝadoj
el la vin’ el la vin’.

Hungara teksto

Érik a szőlő,
hajlik a vessző,
bodor a levele.
Két szegény legény
szántani menne,
de nincsen kenyere!

Van vöröshagyma
a tarisznyában,
keserű magában,
Szolgalegénynek,
hej, a szegénynek
de kevés vacsora!

Zörög a kocsi,
pattog a Jancsi,
talán értem jönnek.
Hej, idesanyám,
szerelmes dajkám,
tőled már elvisznek!

Kocsira ágyam,
kocsira ládám,
magam is felülök,
sej, idesanyám,
szerelmes dajkám,
de hamar elvisznek!

Huncut a gazda,
nem néz a napra,
csak a szép asszonyra.
Huncut a vendég,
mert mindig innék,
Ha vóna, ha vóna.


traub_maturigas_soso_fleksigas.1596881852.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)