Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tre_fora_lando_mia

Tre fora lando mia

Teksto Alfredo Le PERA
Muziko Carlos GARDEL

Teksto

Tre fora lando mia
ĉe kampoj viaj, ĉe kampoj viaj
mi volus morti tagon,
konsolo mia, konsolo mia,
kaj aŭdi oran kanton
de l’ sonoriloj ŝatataj ĉiam
kaj post reven' denove ridos mi
aŭ ĉu priploros mi vin?

Refreno:

Silento de l’ vilaĝo
nur ekrompita
de l’ kanto kora
flustrita de amanto
sub pala luno
arĝentkolora.
En tiu plenda kanto
jen la murmuro de milda ĵuro
kiun portas venteto kun promes'
de eterna kares'.

Estas, ja,
la balkon'
kun la flor'
kaj la sun'.
Ve, sed nur
mankas vi,
mia am'!

Tre fora lando mia
de miaj amoj, pri vi mi revas
en miaj sendormecoj
kun la pupiloj de miro plenaj.
Al mi, steleto, diru
ke l’ esper' mia ne estas vana
ke scias vi ke baldaŭ restos mi
apud mia fraŭlin'.

Refreno

Teksto 2

Origina titolo:

Lejana tierra mía

Lejana tierra mia
bajo tu cielo,
bajo tu cielo,
quiero morirme un dia
con tu consuelo,
con tu consuelo.
Y oir el canto de oro
de tus campanas
que siempre anoro;
no se si al contemplarte
al regresar
sabre reir o llorar…

Silencio de mi aldea
que solo quiebra la serenata
de un ardiente Romeo
bajo una dulce luna de plata.
En un balcon florido
se oye el murmullo
de un juramento,
que la brisa llevo con el rumor
de otras cuitas de amor.

Siempre esta
el balcon
con su flor
y su sol…
Tu no estas, faltas tu…
Oh! Mi amor…

Lejana tierra mia
de mis amores,
como te nombro
en mis noches de insomnio
con las pupilas
llenas de asombro…
Dime, estrellita mia,
que no son vanas mis esperanzas;
bien sabes tu… que pronto he de volver…
a mi viejo querer.

tre_fora_lando_mia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)