Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tri_knabinoj_en_la_kampo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Tri knabinoj en la kampo…

Originala titoloKörösfői kertek alatt…
MuzikoHungara popolkanto
TradukisGajdos Pál Miklós (Paŭlo Gajdoŝ)
MIDItri_knabinoj_en_la_kampo....mid

Tri knabinoj en la kampo…

Tri knabinoj e-en la kampo
Falĉas herbon po-or ĉevalo,
Ŝej, haj, herbon falĉas por ĉevalo,
Serĉas fraŭlojn por la amo.

Diru, kara, skri-ibu al mi,
Kial vi kole-eras pri mi!
Ŝej, haj, ne skribas kaj ne diras mi,
Ĉar mi ne koleras pri vi.

En Körösfő* su-ur la placo
Kreskis alta jugla-andarbo,
Bonodoris la jugland-folio,
Dolĉis la sekreta kiso.

Körösfői kertek alatt...

Körösfői kertek alatt
Három kislány zabot arat,
Sej, haj, zabot arat a lovának,
Szeretőt keres magának.

Mondd meg, rózsám, vagy üzend meg,
Miér' haragudtál énrám meg!
Sej, haj, nem üzenem, nem is mondom,
Mert én terád nem haragszom.

Körösfői templom előtt
Három magas diófa nőtt,
Három diófának hat levele,
Tilos a szeretőm neve

  • /Keresfo = vilaĝo en Transilvanio, nuntempe apartenas al Rumanio/
tri_knabinoj_en_la_kampo.1592938049.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)