Uzantaj iloj

Retejaj iloj


trista_soleco

Trista Soleco

TekstoGeraldo Mattos
MuzikoFlávio Fonseca

Teksto

Sola, kiel roko meze de maro,
kiun nur vizitas ĝemoj de ondoj
kaj al kies blekoj mankas respondoj:
granda soleco!

Sola, kiel ombrodona oazo,
kiun ni, trovinte akvon kaj frukton
lasas kaj sopire reas en lukton:
sankta soleco!

Sola, muta inter multo da homoj,
kiuj ne perceptas vian torturon
kaj decidis puŝi vin en plezuron:
trista soleco!

(registrita en la albumo “Simbiozo”, de Flávio Fonseca kaj Geraldo Mattos: Brazila E-Ligo, 2002)

trista_soleco.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)