Uzantaj iloj

Retejaj iloj


trista_soleco

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Trista Soleco

Teksto

Sola, kiel roko meze de maro,
Kiun nur vizias ĝemoj de ondoj
Kaj al kies blekoj mankas respondoj:
Granda soleco!

Sola, kiel ombrodona oazo,
Kiun ni, trovinte akvon kaj frukton
Lasas kaj sopire reas en lukton:
Sankta soleco!

Sola, multa inter multo da homoj,
Kiuj ne perceptas vian torturon
Kaj decidis puŝi vin en plezuron:
Trista soleco!

trista_soleco.1446641988.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)