Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ul_kun_risort-modul

Ul’ kun risort-modul’

MuzikoAmanda PALMER
Esperanta tekstoSvetozar LAŜIN
Esperanta plenumo?
Tipotraduko
Originala plenumoThe Dresden Dolls
Originala tekstoAmanda PALMER

La kanto origine temas pri aŭtomata knabo startigebla per enmeto de monero (Coin-Operated Boy). En la Esperanta versio, pro la versaj limigoj, ĝi estas startigebla per risorto - tial la vorto “risort-modulo”.

Teksto

Ul' kun risort-modul'
Kiel simpla pup'
Staras en angul',
Sed per ŝlosilturn'
Li ekvivas tuj,
Ĝoja vivsimul',
Tial revas mi
Pri
Ul' kun risort-modul'…

Supla, plasta kaj elasta,
Nerompebla, lite drasta,
Tian mi adoros ĝis ekstaz',
Amo sen problem' kaj embaras',
Specimenoj diversformaj,
Etaj, mezaj kaj enormaj,
Mi ne plu ploregos en solec',
Ideala koramik' aŭ edz'…

Ul' kun risort-modul' -
Ĉiu vera knab'
Estas pura nul',
Eĉ ne kompareblas,
Tedas kaj tro feblas,
Mi ne lasu lin,
Ne plu estu solulin',
Mi ne plu forlasu lin,
Ne plu estu solulin' kaj [x4]
Ne plu estu solulin'
Kun mia ul' kun risort-modul'…

Tiu ĉi strof' logos vin per fascino
Kaj per hela bildo de trista knabino,
Ĉu vi savos min el ĉi plasta revado?
Ne kredas mi, sed pretas mi por persvado.
Ĉu vi do insistos
Eĉ se mi provizos
Vin per cent mil eŭroj
Je ŝanĝ' por libero?
Kaj ĉu vi insistos
Eĉ kiam mi kisos
Vin kaj diros “ĝis” -
Ĉu vi plu provi volos?
Mi velkas, mi solas,
Mi velkas, mi solas,
Mi mortas, ĉar solas mi,
Solas mi [x3]
Volas mi [x4]
Krevas mi [x4]
Revas pri [x4]
Ul' kun risort-modul'.

Mi scius kiun peton fari
Se mi vidus stelon fali,
Ĉar ne eblas viva anstataŭ'.
Kun li mi eĉ min banus sen kontraŭ'!

Ul' kun risort-modul',
Senas li je spert'
Pri l' knabina gent',
Sed kun tuta cert'
Pri l' necesa sent'
Programitas li,
Tial revas mi
Pri
Ul' kun risort-modul',
Kun voĉogenerad'
Per risort' kaj rad',
Li min ĉiel flatos,
Li min ĉiel ŝatos,
Do, sen ironi',
Tial revas mi
Pri
Ul' kun risort-modul'…

ul_kun_risort-modul.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)