Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | Miloš Raveň |
Origina titolo | Jedna ruža, dve ruže |
MIDI | unu_rozo_du_rozoj.mid |
Unu rozo, du rozoj,
du rozetoj purpuraj,
ej, kiu kisos ĉivespere en ĝarden'
miajn vangojn velurajn.
Min kisadis Johanet',
sed li jam ne revenos.
Ej, kiel tion malĝojega mia kor'
kiel tion eltenos.