Uzantaj iloj

Retejaj iloj


urala_sorpo

Urala sorpo

MuzikoJevgenij Rodygin
Esperanta tekstoEdward Wojtakowski
Originala tekstoMihail Pilipenko

Teksto

1
Venis jam krepusko, ekblovis milda vent'.
Fora gitarvoĉo aŭdiĝis ĉe torent'.
Kuras mi per streta vojet' ĝis la ravin',
kie sub sorpeto atendas knaboj min.

Refreno:

Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min,
ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'.

2
Bravas la tornisto kaj ankaŭ la forĝist',
kiun mi elektu? – demandas mi kun trist'.
Ambaŭ du junuloj meritas je fascin',
sorpo mia kara, aŭguru pri destin'.

Refreno:

Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min,
ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'.

3
Revas mi silente, vespere ĉe torent',
ĉu la solvon donos stelara firmament'?
Ĉu mi devas iri tuj al aŭguristin'?
Jen plenduba koro de febla junulin'.

Refreno:

Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min,
ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'.

4
Pasis la printempo, somero iris for',
kaj aŭtune daŭre necertas mia kor'.
Do sorpeto kara, jen junulina pet',
kiu al altaro kondukos min knabet'.

Refreno:

Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min,
ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'.

Eksteraj ligoj

urala_sorpo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)