Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vagadi_sencele

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vagadi Sencele

Kanto de Jxomart AMZEJEV

Teksto

Finiĝis laboro kaj estas vespero,
Necesas jam hejmen iri,
Sed mi hodiaŭ promeni preferas,
Delonge mi tion deziris.
Por tempo nelonga problemojn forgesi,
Sidante sur benko sole
Kaj ne rapidi ien sukcesi,
Iri, kien mi volas.

Refreno:

Vagadi sencele
Ĝis nokta mallumo,
Agordi animon minore
Kaj foliumi kiel albumon
Foliojn de mia memoro.

Kaj mian doloron ne povos kuraci
Eĉ tia ĉarma vespero.
Mi scias, mi scias, animtrankvilecon
Mi trovos somere, somere.
Mi morgaŭ revenos al miaj problemoj,
Sed dume mi estas libera.
Ne rapidante, duope promenas
Mi kaj mia espero.

Refreno
vagadi_sencele.1172595385.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)