Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vals-boston

Vals-Boston

Aŭtoro Aleksandr ROZENBAUM, e-teksto de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Sur tapiŝo el folioj, flavaj laŭ sezon',
En jupeto, donacita de venteto,
Turnis ĝis vertiĝo la aŭtunon vals-boston.
Vindis teron mallum' kaj raŭkis la saksofon'.

Kaj el ĉiuj lokoj homoj vizitadis nin,
Kaj desur tegmentoj tuj kunflugis birdoj
Por aplaŭdi per flugiloj al la dancistin'…
Kiom longe, ho ve, ne amindumis ni ŝin.

Refreno:

Frekventas sonĝe sezon', tiu velura sezon',
Dum kiu turbas la aŭtunon vals-boston.
Folioj sinkas al ter', la disko turbas> Ho ve,
Ne iru for, ne lasu min, mia mister'.

Plenebria pro plezuro, fremda je komfort'
Nia domo, forgesinte sian aĝon,
Tra fenestroj, malfermitaj al aŭtuna kort',
Logis nin al promen' tra la dekoroj de hort'.

Kaj post kiam mortis sonoj en duonmallum'
(Ĉio havas sian finon kaj komencon)
Triste plendis la aŭtuno per pluveta zum'…
Aĥ, la valsa ebri', kulmino de amindum'.

Refreno:

Frekventas sonĝe sezon', tiu mirinda sezon',
Dum kiu turbas la aŭtunon vals-boston'.
vals-boston.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)