Uzantaj iloj

Retejaj iloj


valso_de_komencantoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Valso de komencantoj

Teksto/MuzikoV. SOROKA

Teksto

A, B, C, Ĉ, D, E…

La unuan lecionon jam komencis kursgvidanto,
Komencantoj lin aŭskultas kun tre granda interes'.
Flanke sidas prezidanto, nia kara prezidanto
Kaj rigardas komencantojn kun espero kaj kares'.

Komencantoj, komencantoj,
Bone lernu Esperanton,
Kaj akiros vi amikojn
En la land' Esperantuj'
(2-foje)

Ni ja iam ankaŭ estis nur timemaj komencantoj,
Sed malfortaj ni ne estis, tiam junaj estis ni.
Kaj ĝis nun ni ŝatas kantojn, tiujn la plej belajn kantojn,
La unua leciono ŝajnas rava simfoni'.

Baldaŭ iĝos vi la samaj spertaj gesamideanoj
Kaj la vasta verda mondo estos via por ĉiam'.
Pliboniĝu nia rondo, plilongiĝu niaj vicoj.
Por fidelaj geamikoj Esperanto estu am'.

A, B, C, Ĉ, D, E…

valso_de_komencantoj.1263945370.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)