Uzantaj iloj

Retejaj iloj


valso_de_vojagxantoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Valso de vojaĝantoj

Teksto

En universa stelara bukedo,
Ĉe flava stel' rotacias planedo:
Mondo de amo, sufer' kaj pasio
Ie ĉe rando de la Galaksio.

En ĉiu urbo kaj eta vilaĝo,
Loko sufiĉas por stulto kaj saĝo,
Mildo, kruelo, fidel' kaj perfido,
Tage kaj nokte lamentoj kaj rido.

Refreno:

En nia mondo tempesto ne ĉesas,
Sed ora suno nin ĉiujn karesas:
Aŭdu Esperon en brua tumulto,
Estas la lingvo ne ĉio, sed multo!
Refreno

Sonas sur Ter' diverslingva parolo,
Sed ĉie vivas espero kaj volo.
Hom' estas homo en land' kiu ajna,
Malsimilec' nia estas nur ŝajna.

Flugu, do, nia saluta kanteto,
Per venta blovo, radi', Interreto,
Trovu amikon proksime kaj fore,
Kaj ni komprenos lin cerbe kaj kore.

Refreno
valso_de_vojagxantoj.1250077263.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)