Uzantaj iloj

Retejaj iloj


van-dimenz-land

Van-Dimenz-Land'

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIvan-dimenz-land.mid

Noto: La traktado de la kondamnitoj, portitaj al Aŭstralio, ofte estis tre severa, kaj la krueleco de multaj oficiroj, kiuj gardis ilin, pligrandigis ilian mizeron. La transportado de kondamnitoj al Van-Dimenz-Land estis abolita en 1853.

Van Diemen's Land, estas nun Tasmanio.

Van-Dimenz-Land' establiĝis en 1803. En 1842 la loĝantaro nombris sesdek mil, el kiu dudek kvin mil estis kondamnitoj; kaj granda nombro el la cetero estis ekskondamnitoj.

Teksto

Atentu ŝtelĉasantoj dum libere vagas vi,
Alie vi suferos aĉan sorton kiel mi.
Dum nokt' lunhela mi kaptiĝis de gardistoband',
Kaj por multaj jaroj kondamniĝis al Van-Dimenz-Land'.

Defias tigrojn ni en nia nova domicil',
Kaj dormas sur fetora pajl' en ŝedoj el argil'.
Ni al plugil' jungiĝas kaj responde al komand',
Kiel bestoj plugas ni la teron de Van-Dimenz-Land'

Nun ofte dum la nokto sonĝas mi pri amatin'.
Ŝi antaŭ tiu ĉi hontinda temp' amegis min.
Ni pace brak-en-brake vagis sur riverorand',
Kaj mi korŝirite ekvekiĝas en Van-Dimenz-Land'.

van-dimenz-land.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)