Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vasta_jupo_de_julia

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vasta jupo de Julia

Muzikohungara popolkanto
Origina titoloVarga Julcsa bő szoknyája
MIDIvasta_jupo_de_julia.mid

Teksto

Vasta jupo de Julia,
u-ju-ju-ju-ju-ju,
Kroĉis ĝin arbusto fia,
hopponari, hop-hop-hop.

Ne arbusto ekkaptis ĝin,
u-ju-ju-ju-ju-ju,
Vigla fraŭlo ekprenis ĝin,
hopponari, hop-hop-hop.

Lasu, knabo, mian jupon,
u-ju-ju-ju-ju-ju,
Ne tristigu mian panjon,
hopponari, hop-hop-hop.

Estas ŝi jam tristigita,
u-ju-ju-ju-ju-ju,
Per funebro enkovrita.
hopponari, hop-hop-hop.

vasta_jupo_de_julia.1446642143.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)