Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | John Darnielle |
---|---|
Esperanta teksto | Hanso BECKLIN |
Tipo | traduko |
Originala titolo | Cotton |
Originala plenumo | The Mountain Goats |
Originala teksto | John Darnielle |
La originalo aperas en la albumo We Shall All Be Healed.
Jen kanto por ratar’
ĵetanta sin en oceanon
kiam fuzis dinamito en la ŝipa hold’
eksplodigonte ĝin
Jen kanto por la grund’
venena tute ĝis la petro
en kiu kreskas ja nenio
tie semu, lasu do
Lasu ĝin do
ĉion sen pro
Jen kanto por la homoj
kiuj diras “mi bedaŭras”
nur pro ĝentilo al la famili’
Iam estis tirkest’
de tablo longe forĵetita
Jen kanto por la vato kaj la nadloj,
mia fosili’
Lasu ĝin do
ĉion sen pro
Mi volas kanti por aŭtar’
nun veturanta sur ŝoseo
sen lumo kaj sen kondukanto
ne longe tiel plu
Mi vidis vin ĉe la vojrand’
Vi ne sciis, ke mi gvatas
Jen scio
Lasu do
Lasu ĝin do
ĉion sen pro