Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | S. Kajama |
---|---|
Teksto | N. Sasaki |
E-teksto | Kenji Ossaka |
MIDI | venis_somero.mid |
Floras deŭzioj1, bonodoras tie ĉi;
kantas kukolo, trilas prove la ari',
bela solo — venas jen kun ĝi somer' nun al ni.
Pluvo nebulas en rizplanta marĉoter'
farmjunulinoj plantas en malsek-aer',
junulinoj plenaj de esper', — alven' de somer'.
Ĉe la fenestro, en oranĝoflor-odor'
sonĝe banata, flugas jen lampiroj for;
ho, kvieta ĉi-vespera hor' — somer' de labor'.
Floroj meliaj2 super domo ĉe l' kanal'
velkas kaj falas; super la krianta ral'
mute palas luno en vual’, — somer en real'.
Venis somero: flugas jen lampiroj ĉi,
raloj jen kantas, dolĉe floras jen deŭzi',
kaj transplantas riz-plantidojn ni. Somer-idili'!
1 deŭzio - Deutzia Scabra Crenata
2 melio — Melia Azedarach japonica