Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vent_printempa_blovas_akvojn

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vent’ printempa blovas akvojn…

Originala titoloTavaszi szél vizet áraszt…
MuzikoHungara popolkanto
TradukisAntono SAMAK
MIDItavaszi-szel.mid

Teksto

Vent’ printempa blovas akvojn,
Floreto, floreto,
Ĉiu birdo havas paron,
Floreto, floreto.

Sed nun kiun mi ekhavu,
Floreto, floreto,
Vi min, kaj mi vin ekhavu,
Floreto, floreto.

Verda ruband’ malpezetas,
Floreto, floreto,
Ĝi en la vent’ flirtetemas,
Floreto, floreto.

Sed la vual’ malfacilas,
Floreto, floreto,
Ĝin via larm’ teren tiras,
Floreto, floreto.

Hungara teksto

Tavaszi szél vizet áraszt,
virágom, virágom.
Minden madár társat választ,
virágom, virágom.

Hát én immár kit válasszak,
Virágom, virágom?
Te engemet, én Tégedet,
virágom, virágom.

Zöld pántlika, könnyű gúnya,
virágom, virágom,
mert azt a szél könnyen fújja,
virágom, virágom.

De a fátyol nehéz gúnya,
virágom, virágom,
mert azt a bú földig húzza,
virágom, virágom.


vent_printempa_blovas_akvojn.1594141041.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 07.07.2020 18:57 de antono