Uzantaj iloj

Retejaj iloj


venu_kara_majo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Venu kara majo!

TekstoM. Bacev
MuzikoW. A. Mozart

Teksto

Ho, venu, kara majo, verdigu arbojn cent!
Florigu vi kun gajo violojn ĉe l' torent' !
Ekvidi nun denove floreton volus ni!
Ho, kara majo, foje promeni volus ni!

Se estus nun ekstere jam varme, verde pli!
Ho venu maj' , sincere infanoj petas vin!
Ho, venu kaj alportu violojn tien ĉi!
Kukolojn, najtingalojn alportu same vi!


-ls-

venu_kara_majo.1234850456.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)