Uzantaj iloj

Retejaj iloj


verda_hejmo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Verda hejmo

BandoAsorti
Originala bandoLynyrd Skynyrd

Adaptaĵo de la fama anglalingva rokkanto Sweet Home Alabama (1974) de la bando Lynyrd Skynyrd.

Teksto

Aŭtuno malrapide venas
Paliĝas verd’ de la arbar’
Somer’ la varmon jam forprenas
Silentos triloj de birdar’

En mazuraj arbaretoj
En betula ombro ni’
Sidas kvazaŭ kolombetoj
Ĝui ĉarmon de feliĉ’

Refreno:

Dolĉa hejmo Esperanto
Sub la blua ĉielfon’
Verda hejmo Esperanto
la plej bela kaj plej bon’

Vintr’ la kambojn jam blankigas
Sed mi revas pri printemp’
Ĉio en natur’ rondiĝas
Pri somer’ jam kantas vent’

Refreno

Ni denove renkontiĝos
Malgraŭ ke pasis somer’
Kaj denove enamiĝos
En nebulo dum vesper’

Refreno
verda_hejmo.1462044992.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)