Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Germana popolkanto kun iom internaciigita teksto.
Verdaj estas ĉiuj miaj vestoj,
verdas ĉio, kion havas mi,
al mi (tre) plaĉas ĉio, kio verdas,
ĉar mia kara estas ĝardenist'. (2-foje)
Bluaj estas ĉiuj miaj vestoj,
bluas ĉio, kion havas mi,
al mi (tre) plaĉas ĉio, kio bluas,
ĉar mia kara estas ja marist'. (2-foje)
Blankaj estas ĉiuj miaj vestoj,
blankas ĉio, kion havas mi,
al mi (tre) plaĉas ĉio, kio blankas,
ĉar mia kara estas muelist'. (2-foje)
Nigraj estas ĉiuj miaj vestoj,
nigras ĉio, kion havas mi,
al mi (tre) plaĉas ĉio, kio nigras, ĉar
mia kara estas ja kamentubist'. (2-foje)
Buntaj estas ĉiuj miaj vestoj,
buntas ĉio, kion havas mi,
al mi (tre) plaĉas ĉio, kio buntas,
ĉar mia kara estas ja pentrist'. (2-foje)
Verdaj estas ĉiuj miaj vestoj,
verdas ĉio, kion havas mi,
al mi (tre) plaĉas ĉio, kio verdas, ĉar
estas mia kara ja esperantist'. (2-foje)
do do re re/ TiTi LaTi do So/
do do re re/ TiTi LaTi do h/
(2* mi miso fa fa/ rere refa mi mi/
do do re re/ Ti LaTi do h/)