Uzantaj iloj

Retejaj iloj


versajxo_sen_fino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Versaĵo sen fino

Teksto

Lin vidis en ĝardeno
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Anton' sin nomis li.

Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi;
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis «vi» per «ci».

Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' ĉe kor';

Kaj per solena beno
De l’ pastro en la fin'“
Antono kaj Heleno
Jam estis edz' — edzin'

En ĉarma harmonio
Ekvivis edz' — edzin',
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin.

Sed baldaŭ edzo estis
Plej malfeliĉa hom',
Kaj jam tro ofte restis
Li ekster sia dom'.

Kaj fine eksedziĝis
Antono kaj Helen';
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'.

Lin vidis en ĝardeno
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Aŭgust' sin nomis li.

Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi;
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis «vi» per «ci».

Someraj tri monatoj
Trapasis dolĉe for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' ĉe kor';

Kaj per solena beno
De l’ pastro en la fin'
Aŭgusto kaj Heleno
Jam estis edz' — edzin'.

En ĉarma harmonio
Ekvivis edz' — edzin',
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj ŝin.

Sed baldaŭ edzo estis
Plej malfeliĉa hom',
Kaj jam tro ofte restis
Li ekster sia dom'.

Kaj fine eksedziĝis.
Aŭgusto kaj Helen';
Belul' ia aliĝis
Al ŝi en la ĝarden'.

Lin vidis en ĝardeno
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Henrik' sin nomis li.

Kaj tiel plu, -el plu
Kaj tiel plu, -el plu

versajxo_sen_fino.1262900321.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)