Uzantaj iloj

Retejaj iloj


versxajne_temas_pri_madrid

Verŝajne temas pri Madrid'

Teksto & MuzikoJoaquín Sabina
E-tekstoManuel PANCORBO CASTRO
  • Originala titolo: Pongamos que hablo de Madrid.

(Mal)laŭda kanto de la komponisto al la urbo Madrido, kiu gastigis kaj plu gastigas lin.

Teksto

E Esus4 E Esus4
Tie kie svarmas vojkruciĝoj
E Esus4 F#m F#m G#m A
kie revi maron estas defi'
G#m F#m
kien revenas ĉiam la fuĝintoj
B A E Esus4
verŝajne temas pri Madrid'… pri Madrid'

Kie liftoj veturigas amoron
restas angulaĉo por laca mi
elŝvitanta la vivon sur betonon
verŝajne temas pri Madrid'… pri Madrid'

Knabinoj ne plu volas princiniĝon
kaj knaboj ludas serĉi kun insist'
maron en plena glas' da ĝino
verŝajne temas pri Madrid'… pri Madrid'

La birdoj ekvizitas psikiatrojn
kaj steloj pigras je suprenir'
la morton veturigas ambulancoj
verŝajne temas pri Madrid'… pri Madrid'

La suno estas lampo en drinkejo
ekironta metroo estas la viv'
estas injektil' en necesejo
verŝajne temas pri Madrid'… pri Madrid'

Kiam morto min viziti venos
ne bonvolu veki min el la lit'
ĉi tie vivis mi kaj restos
verŝajne temas pri Madrid'… pri Madrid'

versxajne_temas_pri_madrid.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)