Uzantaj iloj

Retejaj iloj


verva_virino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Verva Virino (Roĝer Borĝes Remiks')

MuzikoTone
Esperanta tekstoTone
Esperanta plenumoTone
Tiponova teksto
Originala tekstoTone

Teksto

Ĉio en la kapo estis en perfekta ordo
Kiam ŝi malfermis kaj sin montris ĉe la pordo
Aperis mia-vizaĝe riĉa, afabla, bela rido
Alvenis al la menso dolĉa poezia rimo

La koro tuj respondis, balanciĝis, pendolis
La korpo kaj animo ĉi-momente karambolis
Fortega, bruplena kiel uragano
Tute prava, absoluta, fatala tirano
Kaj mi infano, antaŭ la vulkano, antaŭ ŝi

Inspira, fervora, vigla, verva
Fonto de plezuro neelĉerpebla
Miriga, rimarkinda fenomeno
Delikata ĝuo, kontraŭveneno
Bonvena ĝeno

Ŝi, elvokiva glor', senfina apoteozo
La deliro, la pasio, l' ekstazo, furiozo
Elektra maŝin', kiu eĉ per paŝo simpla
Defias kaj provokas min
Provokas min interne, incitas min alterne
Mian flankon profanan, mian pion humanan
Kion fari? Kion fari?

Tute neevitebla, absolute necesa
Ĉiam preta por atako, la sinten' estas agresa
Estas for de miaj fortoj, la kontrolkapablo
Mi estas nuligita de ŝiaj varmaj afabloj

Mi volas, mi deziras, mi bezonas vin
Valida, vigla, valora, varma, verva virin'
Permesu mian buŝon tuŝi la vian
Permesu niajn korpojn unu kontraŭ l' alian
Venu, vera virin', venu do!
Venu, vera virin', venu ho!

Mi estis agitata de intensa movo
La korp' stimulita de stranga povo
Avido braĝa, posedo sovaĝa
Mil ĝojaj sentoj fluas ĉi-momente
Kaj vibrigas la internajn kordojn de la koro
Violente, turbuleme, kaj torente
Jes, ja!

Verva virino, estu mia!
Ni, simbiozo perfekta, plena asocio
Zenito, la celo
Dolĉa energio
Verva virino, estu mia!

Altfrekvenca kurento, ŝia kiso
Kilo da tumultaj emocioj, nepra hiso

Hm, nepra hiso
Nepra kiso
Nepra biso
Ne plu diso
Ne plu ĝiso ĉar…

Vi ĵetas varmon en mian animstaton
Forte skuas kaj movas ĉiujn fizikajn partojn

Deziro karna, ĉu deziro peka?
Suspiro varma, ĉu suspiro veka?
Kompreneble jes!

Venu libere, pli intime
Venu ameme kaj senlime
Mi soifas vin
Venu, venu mi soifas vin
Via magneta povo, tre mistere
Iel sorĉe, tre efike tentas min
Seksa belulin' portu min
Al la supro, al la tuto
Al la pinto, altu min

Portu min kun vi
Dum la tuta semajn'
Dum la tuta vivo, portu min
Mi kaj vi homogena kombin'

Mi volas, mi deziras vin, mi bezonas vin
Valida, vigla, valora, varma, verva virin'

Eksteraj ligoj

verva_virino.1600436369.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)