Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vesperkanto_nur_kuragxu

Vesperkanto

Esperanta tekstoC. Graversen
Tipotraduko
Originala titoloAltid frejdig, naar du gaar
Originala tekstoChr. Richardt

Teksto

Nur kuraĝu ĉe labor',
kion ŝatas Dio,
eĉ se venos venka hor'
nur je fin' de ĉio,

Ne vi timu pro malhel’,
steloj lumas brile;
sub la „Patro nia”-stel'
iras vi trankvile.

Luktu do laŭ via kor',
mortu, se necesas,
tiam nek la vivdeĵor'
nek la morto pezas.

vesperkanto_nur_kuragxu.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)