Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vi_kaj_mi_povorin

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vi kaj mi

Teksto kaj muzikoMiĥail Povorin

Teksto

Ĉu iu komprenas,
De kie devenas
La fort', kiu ĉenas
Korojn kun mistera art'?
Eĉ se mi silentas,
Vi ne malkontentas,
Ĉar interkonsentas
La rigard' kun rigard'.
Ja rigardoj povas diri pli ol ajna vort',
Se animoj kunas en konkord'.

Ni sur laga glato
En sorĉa boato
Kun softa remado
Flugis super nuba or',
En pina palaco
Promenis kun paco.
Nek tempo, nek spaco
Gravis en tiu hor'.
Man-en-mane ĝuis ni odoron de nektar',
Skuis for nebulon de herbar'.

Denove l' animo
Pleniĝas je rimo,
Kaj mankas esprimo
Diri pri la simpla ver'.
Denove mi blindas,
Ĉagreno pasintas,
Kaj vivi jam indas
Por dolor' kaj sufer'.

vi_kaj_mi_povorin.1471167609.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)