Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vi_telefonis

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vi telefonis

MuzikoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta tekstoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta plenumoĴomart kaj Nataŝa
Tiponova teksto

Teksto

Vi telefonis kaj silentis longe
Mi sciis ĝuste: telefonis vi
Kaj mi atendas en la nokta mondo
Konatan voĉon el pasintjuli'

Sed vi silentis kaj mi serĉis vortojn
Kiujn komprenus kaj atendis vi
Vi diris nur: — Mi plu ne havas fortojn
Kaj mi respondis: — Baldaŭ venos mi
Vi diris nur: — Mi plu ne havas fortojn
Kaj mi respondis: — Baldaŭ…

Apudas vi, mi aŭdas vian spiron
Sed kion fari, estas inter ni
Longa linio de tripunkt' sopira
Kaj de eraroj de ofendlini'

Aŭskultas nin eĉ nokto tre atente
Sed kiu en la mondo helpos nin
Vi diris simple: — Ĉiam vin atendas!
Kaj mi respondis: — Baldaŭ, amatin'…
Vi diris simple: — Ĉiam vin atendas!
Kaj mi respondis: — Baldaŭ…

Vi diris simple: — Ĉiam vin atendas!
Kaj mi respondis: — Baldaŭ…

Vi telefonis kaj silentis longe
Mi sciis ĝuste: telefonis vi

Eksteraj ligoj

vi_telefonis.1609021559.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)