Uzantaj iloj

Retejaj iloj


via_koko_kamarado

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Via koko, kamarado!

MuzikoPopulara galega
E-tekstoManuel PANCORBO CASTRO
HarmoniigoMiguel GROBA GROBA

Populara kanto el Galegujo, nord-okcidenta regiono de Hispanujo kun propra lingvo.

Teksto

Via koko estas bubo,
lin vi dresu, kamarado! (2-foje)

Li blek-kantas ĉiun nokton
apud mia dom-fasado
apud mia dom-fasado
Aj la le lo aj la le lo

Refreno:

Se vi volas svati min
Se vi volas svati min
lavu la vizaĝon, lavu la vizaĝon
lavu la vizaĝon, ĝis la fin'!

Mi deziras edziniĝi
mankas ve! al mi kostumo (2-foje)

Edziniĝu se vi amas,
ĉar cetero iĝos fumo
ĉar cetero iĝos fumo
Aj la le lo aj la le lo

Refreno

La patrinoj kolektiĝas
ĉe l' rivero por ve-plori (2-foje)

Ĉar kokino amas kokon,
sed li celas nur amori
Aj la le lo aj la le lo

Refreno

Muzikfolioj

via_koko_kamarado.1249893729.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)