Uzantaj iloj

Retejaj iloj


via_nomo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Via Nomo

Muziko kaj teksto de Jxomart AMZEJEV.

Teksto

Vian nomon mi ripetas ofte,
ĝi en dormo venas ĉiam nokte.
Ĝi mallaŭte, tre mallaŭte sonas,
sed mi aŭdas - ja mi vin bezonas.

Refreno:

Nomo via, nomo via
vokas malproksimen.
Nomo krias, nomo krias
frape al animo.
Kaj memoras, kaj memoras
mi someron, kiam
kvazaŭ kanto sonis nomo via. (2 foje)

Vian nomon flustras mi espere
ke resonos ĝi per la letero.
Mi renkontos vin, mi tion scias,
kvazaŭ kanto sonos nomo via.

Refreno
via_nomo.1446641763.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)