Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vidu_la_stelaron

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Guardastelle / Vidu la stelaron

MuzikoAntonio CALO' (Bungaro)
Esperanta tekstoAntonio BOSCO, Dario VERNA
Esperanta plenumoAntonio BOSCO
Tipotraduko
Originala plenumoBungaro
Originala tekstoPino ROMANELLI

Ja mi tre ŝatas kalkuladi distancon
Ja mi al Di’ ĵetas rigardon esperan
Ja mi, ja mi, tra biliono da personoj proksimume.

Tie ĉi renkontis mi la stelfiguron, ​
Tie ĉi, sen lorno kaj komplika ilaro,
Ĉar mia vidpovo estas lenso pli preciza.

Per fantazio mi povas nun eĉ flugadi
Ĉar fantazio ebligas ankaŭ flugadi.

Vidu la stelaron, admiru la stelan maron,
Kiu ondiĝas antaŭ ni.
Vidu la stelaron, admiru la fajretaron,
​Mallum’ ne estas nun.

Ja mi de l' tero jen malproksimiĝas,
Mi scias, ke tie mistero solvendas,
Kaj Dio aŭskultos ĉi mian preĝon pri la paco.

Per fantazio mi povas nun eĉ flugadi
Ĉar fantazio ebligas ankaŭ flugadi.

Vidu la stelaron, admiru la stelan maron,
Kiu ondiĝas antaŭ ni.
Vidu la stelaron, admiru la fajretaron
Brulantan tie por vi.

Sub la ĉiel’, la tero!
Al ĉiu hom’ unu stelo!
Unu revo travivas,
Unu esper' unuigas,
Unu revo travivas,
Unu esper' unuigas.

Vidu la stelaron, admiru la stelan maron,
Kiu ondiĝas antaŭ ni.
Vidu la stelaron, admiru la fajretaron…
Admiru la fajretaron.



vidu_la_stelaron.1464797800.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)