Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Lőrinc Szabó |
---|---|
Origina titolo | Falusi hangverseny |
E-teksto | Alfonso Pechan |
MIDI | vilagxa_koncerto.mid |
Hap, hap, hap,
venas la anas’!
Ho, malsatas, ho soifas
tiu ĉi amas’!
Bu, bu, bu!
Bovinet’ sen ĝu’,
Jen fieras ĉe kokinoj
la Kukuriku’!
Ref, ref, ref!
Jen la porka dev’:
ŝinkpiede en kot’ banas
sin la porka ĉef’!
Ga, ga, ga!
Monden kuras ja,
anserpanjo, se azeno
kias ke: i-a!
Grul, grul, grul!
Aĉa kolerul’!
Meleagro, nur vin logas
la milita brul’!
Bu, ref, hap!
Ŝalmoj, trumpetad’
Per muziko vin salutas
nia glora stab’!