Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | hungara popolkanto |
---|---|
Teksto | Sándor Weöres kaj István Csukás |
E-teksto | Imre Szabó |
MIDI | vilagxlime_la_rivero.mid |
Vilaĝlime la rivero
tie banas sin ansero.
La anseron mi ne vendas,
sed juĝisto ĝin pretendas.
Granda lago en la valo,
tie banas sin ĉevalo.
La ĉevalon mi ne vendas,
sed juĝisto ĝin pretendas.
Nu, knabino, kiel balu,
ke la ŝuoj eĉ disfalu!
Ja ŝuisto ilin flikos,
se ne flikos, ŝnure ligos.