Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vivo_mi_amas_vin

Vivo, mi amas vin

TekstoK.Vanŝenkin
MuzikoE. Kolmanovskij
E-tekstoK.Gusev

Ruse: “Я люблю тебя жизнь”.

Teksto

Vivo, mi amas vin,
Kio mem certe tute ne novas,
Vivo, mi amas vin
Kaj pli bela vin ĉiam retrovas.
Glitas tago al fin',
Post laboro mi laca reiras, -
Vivo, mi amas vin
Kaj vin vidi pli bona deziras.

Multon havas mi mem:
Vastan teron kaj maron lazuran.
Firmas mia manprem',
Konas mi amikecon plej puran.
En la taga sonor'
Mi ne scias kvietan momenton
Pro la am' en la kor'
Vivo, scias vi tiun ĉi senton!

Duonlumo kaj jam
Kiso en najtingala kompano,
Kaj la pinto de l' am' -
La miraklo de l' mondo - infanoj!
Ree venas al ni
Infanaĝo kaj juno per ili,
En la nepoj al ni
Ĉio nove komencos lumbrili.

Flugas jaroj kaj jen
Grizaj haroj jam kovras la datojn,
Rememoru kun ben',
Vivo, vin defendintajn soldatojn,
Kaj jubilu sen fin',
Ĉar la himno printempa vin vokas…
Vivo, mi amas vin,
Kaj esperas, ke vi reciprokas!

vivo_mi_amas_vin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)