Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vivu_la_stel

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vivu La Stel

Teksto de Agnes B. Deans
Klasika kanto, ĉiu konas ĝin. Eĉ plej komencantaj novuloj facile kaptas la sencon kaj povas kunkanti la refrenon.

Teksto

C G
Plenigu la glason, ho ĉiu bonul',
C
Vivu la verda stel'!
G
Kaj kantu la homoj en ĉiu angul',
C
Vivu la verda stel'!

Refreno, 2-foje:

C F
Ho, vivu la, vivu la, vivu la stel',
G C
vivu la, vivu la, vivu la stel',
F
vivu la stel', vivu la stel',
G C
vivu la verda stel'!

Plenigu la glason kaj tostu kun ni,
Vivu la verda stel'!
La lingvon kreitan por ĉiu naci',
Vivu la verda stel'!

Refreno

Per voĉoj de nia kunbatalantar'
Vivu la verda stel'!
Resonu la voko sur tero kaj mar',
Vivu la verda stel'!

Refreno
vivu_la_stel.1172595385.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)