Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vivu_la_stel

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vivu la stel' !

Teksto Agnes B. Deans
Muzikotradicia “Vive l'amour”, franca

Teksto

C G
Plenigu la glason, ho ĉiu bonul' ,
C
Vivu la verda stel' !
G
Kaj kantu la homoj en ĉiu angul' ,
C
Vivu la verda stel' !

Refreno, 2-foje:

C F
Ho, vivu la, vivu la, vivu la stel' ,
G C
vivu la, vivu la, vivu la stel' ,
F
vivu la stel', vivu la stel' ,
G C
vivu la verda stel' !

.
Plenigu la glason kaj tostu kun ni!
Vivu la verda stel' !
La lingvo kreita por ĉiu naci' ,
Vivu la verda stel' !

Refreno

Per voĉoj de nia kunbatalantar'
Vivu la verda stel' !
Resonu la voko sur tero kaj mar' ,
Vivu la verda stel' !

Refreno


-ls-

vivu_la_stel.1234850254.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)