Uzantaj iloj

Retejaj iloj


vojas_novlogxantoj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Vojas novlogxantoj

MuzikoE. Rodygin
TekstoN. Soloĥina
E-tekstoK. Gusev
MIDIvojas_novlogxantoj.mid

Teksto

Vastoj patrolandaj, montoj kaj riveroj,
En arĝenta prujno tristas la arbar’.
Vojas novloĝantoj tra la virgaj teroj,
Kaj la juna kanto flugas for sen bar’.

Refreno:

Hej do, malvarma vintro ja,
Lasu frostigi nin tro ja,
Ĉu mi revidos baldaŭ

Amatan mian sur la stepa ter'?
Kampoj, salutu kore nin,
Vastoj, konduku foren nin,
Lando, senlima, nova,
Renkontu junon kun la primaver'!

Blovas neĝaj ventoj, fortaj kaj frostozaj,
Sed ne rompos ili virgteranojn nin.
Kuŝos jam senlime la kampar' sovĥoza,
Nur mi tristos iom sen la karulin'.

Refreno

Venos vi en frua primavermateno,
Por la nova domo iĝos la mastrin'.
La traktoroj fortaj tra la virga tero
Kun la brua kanto portos ambaŭ nin.

Refreno

vojas_novlogxantoj.1313966119.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)