Uzantaj iloj

Retejaj iloj


wiki:kat:la_koro_de_mia_vivo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La koro de mia vivo

MuzikoMichel RIVARD
Esperanta tekstoMarion Bélisle
Tipoadapto
Originala plenumoMichel RIVARD
Originala tekstoMichel RIVARD

La originala kanto temas pri la franca lingvo en Kebekio.
La esperanta versio estas dediĉita al Bart kaj Thomas kaj ĉiuj esperantaj familioj !

Teksto

Mi kun miaj amikoj
Tiun lingvon parolas
Kiel himno al homoj
De la tero ĝi sonas

Ĝi fieras, batalas
Kaj ĝi ofte vundiĝas
Je kruelaj limoj
Je la grandaj distancoj

Ĝi ne ĉiam belegas
Iom malbontraktiĝas
Foje estas tre peze
Stari sole kaj meze
De kutimaj homoj
Kiuj tion prifajfas
Kiuj ĉion decidas
Kiuj tiom multnombras

Ĝi ja ne ĉiam belas
Sed batalas kaj vivas
Je memoro fidela
De la voĉoj niaj

De la niaj ridegaj
Aŭ koleraj elkrioj
Mia lingvo de koro
Koro de mia viv'

Ĝi aŭdiĝas mallaŭte
En teneraj momentoj
Ĝiaj dolĉegaj vortoj
Sonas tiom karese

Sed kiam indas krii,
Niajn voĉojn aŭdigi
Povas ĝi ankaŭ mordi
Akre kaj arde soni

Refreno:

Estas lingv’ el orient'
Kun la sonoj de l'sud'
Pli forta ol silent'
Per sia muzika lud'

Mia lingvo de koro
Koro de mia viv'
Neniam forgesiĝu
Neniam mortu ĝi!
Neniam forgesiĝu; neniam mortu ĝi!

Ni ĝin devas defendi
Ĝin plej bone paroli
Ni ĝin devas aŭdigi
Ni ĝin devas iom skui

Ni ĝin devas amigi
De la homoj proksimaj
Kiuj povas nescii
Kaj pro tio ĝin timi

Ni ĝin devas amigi
De la niaj infanoj
Kaj al ili malkaŝi
Kiom multas amikoj

Ĝi ebligas al ĉiuj
Inter si kompreniĝi
Tutegalas deveno
Tutegalas koloro

Refreno

(Fino)
Mia lingvo de koro
Koro de mia viv' x 8

(samtempe)
Neniam forgesiĝu
Neniam mortu ĝi! x 4

wiki/kat/la_koro_de_mia_vivo.1534835107.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)