Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Mi ĝis la maten’
Vin atendis sur la kaj’
Sed por mi ja malplenis ĉiu trajn’
Mi alvenon vian antaŭĝojis dum semajn’
Mi solas nun kun multe da ĉampan’
[refreno]
a-uuu
Mia amo restis for
Fiaskis rendevu’
a-uuu
Mia kompatinda kor’
Ĝi ne amemos plu
Kaj en la staci’
Mi observas junan paron
Kvazaŭ ili povus esti mi
Sed mi staras nur
En malvarma januar’
Perdiĝas mi en pensoj pri envi’
[refreno]
Ili diras
Ke ĝi alvenas post ĉagren’
Sed reĝas nun
La sento de malplen’
[refreno ĝis la fino]